Evoluismo kaj Katolika Eklezio

Citaĵo
 Antaŭ la fundamenta problemo nesolvebla per la teorio de la evoluo mem – ĉu estras la sensenco aŭ la senco – la kristana kredo esprimas la konvinkon laŭ kiu la mondo en sia tuteco, kiel diras la Biblio, eliras el la Logos, tio estas el la kreanta senco, kaj reprezentas la kontingencan formon de Lia propra plenumiĝo. 
— Joseph Ratzinger, Kredo je la kreo kaj teorio de evoluismo [1]

Ekde la publikigo de La origino de specioj de Charles Darwin en 1859, la katolikaj ekleziaj regantoj iom post iom difinis kaj rafinis sian pozicion pri la teorio de evoluismo, evitante ekde komence ligiĝi en oficiala deklaro, malsame ol tio kion faris la protestantaj eklezioj kiuj, pli ligitaj al la laŭlitera interpreto de la Biblio, tuj kontraŭis la darwinan penson,[2]

Ĝis la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, en la katolika mondo renkontiĝis vasta opono al evoluismo, tamen tiuepoke la Eklezio oficiale silentis. Komence de la sama jarcento iuj gravaj asertoj de katolikaj hierarkiuloj kaj oficialaj dokumentoj ekasertis ke la katolika kredo kaj evoluismo, kun la apartaĵo de la origino de la homo, ne konfliktas; diversaj papoj sin esprimis favore rilate la akordigeblecon de evoluismo kun la katolika kredo. Aparte post la Dua Vatikana Koncilio, la katolika teologio, sin komparante kun la evoluisma teorio, plenumis gravajn progresojn kaj definitive malplekti kredajn problemojn rilate la originon de la homo, la aktivecon de Dio en la mondo kaj la doktrinon pri la origina peko.

  1. Joseph Ratzinger, el Wer ist das eigentlich - Gott? (1969).
  2. Tiu dekomenca malsama prudenta pozicio de la Katolika Eklezio estas rimarkigita ankaŭ de Margherita Hack en sia eseo "Libera scienza in libero stato" kiu tamen tion atribuas al ruza konduto por eviti la riskon ripeti la la malsaĝan sperton de la kazo Galileo.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search